[Teksto de "Lando lando" ft. Chantal]
[Strofo 1]
Lando, nia lando
Lando Israel'
Ĝia suno, lakto kaj miel'
Nia naskiĝlando, sole tie ĉi
Por eterne restos la patri'
[Rekantaĵo]
Land', ni amas vin
Vi, patro kaj patrin'
Lando de l' popol'
Paca kre-simbol'
Nia naskiĝlando, sole tie ĉi
Eterne vivos ni
[Strofo 2]
Lando, nia lando
Strando ĉe la mar'
Svarmo da infanoj kaj florar'
Norde, la Kineret; sabloj en la sud'
Ĉie sonas la "ŝalom"-salut'
[Rekantaĵo]
Land', ni amas vin
Vi, patro kaj patrin'
Lando de l' popol'
Paca kre-simbol'
Nia naskiĝlando, sole tie ĉi
Eterne vivos ni
Eterne vivos ni