[Teksto de "Venu panjo" ft. Chantal]
[Strofo 1]
Jam la tuta lumo iris for
Ne foriru ankaŭ vi
Venu panjo, venu panjo
Venu, sidu plu kun mi
Venu panjo, venu panjo
Venu, sidu plu kun mi
[Strofo 2]
Batas arbojn vento forta
Varman manon havas vi
Sidu panjo kaj rakontu
Kiel venas sonĝ' al ni
Sidu panjo kaj rakontu
Kiel venas sonĝ' al ni
[Instrumenta]
[Strofo 3]
Se anĝel' subite venos
Kaj aperos apud mi
Venu panjo, venu panjo
Lin ekvidos ankaŭ vi
Venu panjo, venu panjo
Lin ekvidos ankaŭ vi
[Strofo 4]
Ne, mallumon mi ne timas
Mi ne tremas tute ja
Venu panjo, ne forlasu min
Ĝis mi estos granda jam
Venu panjo, ne forlasu min
Ĝis mi estos granda jam