[Teksto de "La mielo kaj pikilo" ft. Chantal]
[Strofo 1]
La mielon kaj pikilon
Kun dolĉec' kaj kun amar'
Gardu Di' filinon, filon
Per la bona far'
[Strofo 2]
Gardu nian varman domon
Kun la pura akvo, Di'
Ĉiun revenantan homon
En lontan' medi'
[Rekantaĵo]
Super tio, super ĉio
Gardu nin el la ĉiel'
Gardu, nia bona Dio
La amaron kun miel'
[Strofo 3]
Volu ne elradikigi
La plantitan kun esper'
Lasu nin al hejm' navigi
Al la bona nia ter'
[Strofo 4]
Gardu Dio hejman limon
Kun ĝarden' kaj citadel'
Por eviti triston, timon
De milit-kruel'
[Strofo 5]
Gardu pokon de posedo
Bebojn – lumon de mil-volt'
Fruktojn sur la arb', sur bedo
Kaj de post rikolt'
[Rekantaĵo]
Super tio, super ĉio
Gardu nin el la ĉiel'
Gardu, nia bona Dio
La amaron kun miel'
[Strofo 6]
Susuradas arb' de ventoj
Falas el alteco stel'
Kordezirojn de la sentoj
Fiksas nun ĉiеl'
[Strofo 7]
Volu, Dio, gardi senton
De amato kaj amant'
Kun la ploro, la silenton
Kun ĉi tiu kant'
[Rekantaĵo]
Supеr tio, super ĉio
Gardu nin el la ĉiel'
Gardu, nia bona Dio
La amaron kun miel'
[Strofo 8]
Volu ne elradikigi
La plantitan kun esper'
Lasu nin al hejm' navigi
Al la bona nia ter'