[Teksto de "Jerusalemo de or'" ft. Chantal]
[Strofo 1]
Vinece klara mont-aero
Kaj pina bon-odor'
Ŝvebadas en la vent’ vespera
Kun sonoril-sonor'
[Strofo 2]
En dorm' de arboj kaj ŝtonaro
Sonĝanta kaŝas sin
La urbo kiu sola staras
Kun mur’ en sia sin'
[Rekantaĵo]
Jerusalem' de vera or'
De kupro kaj de luma kron'
Por ĉiu kanto via
Estas mi violon'
[Rekantaĵo]
Jerusalem' de vera or'
De kupro kaj de luma kron’
Por ĉiu kanto via
Estas mi violon’
[Strofo 3]
Malplena restas plac' merkata
Sekiĝis puta font’
En urb' antikva vizitata
Ne estas Templa Mont'
[Strofo 4]
Kaj hurlas ventoj kun malĝojo
En grotoj de l' rokar’
Neniu laŭ Jeriĥovojo
Al Sala iras mar'
[Rekantaĵo]
Jerusalem' de vera or'
De kupro kaj de luma kron'
Por ĉiu kanto via
Estas mi violon'
[Rekantaĵo]
Jerusalem' de vеra or'
De kupro kaj de luma kron'
Por ĉiu kanto via
Estas mi violon'
[Strofo 5]
Al ni viaj ni revеnis fontoj
Al la foira zon'
Jen eĥas ĉe la Templa Monto
La sankta korna son'
[Strofo 6]
Sun-miloj brilas jam kun ĝojo
En grotoj de l' rokar'
Ni ree laŭ Jeriĥovojo
Al Sala iras mar'
[Rekantaĵo]
Jerusalem' de vera or'
De kupro kaj de luma kron'
Por ĉiu kanto via
Estas mi violon'
[Rekantaĵo]
Jerusalem' de vera or'
De kupro kaj de luma kron'
Por ĉiu kanto via
Estas mi violon'
Violon'