[Teksto de "Postsekvi vin la forlogatan" ft. Chantal]
[Strofo 1]
Naskiĝi ree kune kun la tag'
Morteti pro disiga la destin'
Pri novnaskita ĝoji filo ĉu filin'
En lando de miel', amar' kaj lakt'
[Rekantaĵo]
Postsekvi vin la forlogantan
Prisonĝi vin laŭ ĉiela blu'
Vin spiri, sunon brogantan
Dolori vin kaj enamiĝi plu
[Strofo 2]
Denaske revi ade dum jarmil'
Konsoli sin de via primaver'
Vivadi sur kaj en interno de la ter'
En ĉi terura, bela eta land'
[Rekantaĵo]
Postsekvi vin la forlogantan
Prisonĝi vin laŭ ĉiela blu'
Vin spiri, sunon brogantan
Dolori vin kaj enamiĝi plu
[Strofo 3]
Diseĥu nia voĉo je vesper'
Matene ree sonu ĝi al ni
Nin rekompencu. Ĉiutage la vizi'
Pri laŭbo de la paco kaj esper'
[Rekantaĵo]
Postsekvi vin la forlogantan
Prisonĝi vin laŭ ĉiela blu'
Vin spiri, sunon brogantan
Dolori vin kaj enamiĝi plu
Dolori vin kaj enamiĝi plu