[Teksto de "Pasis jam noktomez'" ft. Chantal]
[Strofo 1]
Pasis jam noktomez'
Sed luno ne jam estingiĝis
Ĉar ja antaŭ ol estingi
La lumojn de l' stelar'
Ke ĝuu geamanta par'
[Strofo 2]
Pasis jam noktomez'
Sed luno ne jam estingiĝis
Ĉar ja antaŭ ol estingi
La lumojn de l' stelar'
Ke ĝuu geamanta par'
[Rekantaĵo]
Morgaŭa tutnova estos tag'
Kaj fidi ion novan – kia interes'
Permesu do momenton, nur momenton
Kvankam estas jam post noktomez'
[Strofo 3]
Pasis jam noktomez'
Eklumos baldaŭ matenruĝo
Sed ja antaŭ ol forviŝi
Hieraŭon de la strat'
Ke ĝuu amatino kaj amat'
[Strofo 4]
Pasis jam noktomez'
Eklumos baldaŭ matenruĝo
Sed ja antaŭ ol forviŝi
Hieraŭon de la strat'
Ke ĝuu amatino kaj amat'
[Rekantaĵo]
Morgaŭa tutnova estos tag'
Kaj fidi ion novan – kia interes'
Permesu do momenton, nur momenton
Kvankam estas jam post noktomez'
[Strofo 5]
Pasis jam noktomez'
Ankoraŭ suno ne ekbrulis
Ĉar ja antaŭ distribuo
De la lakto kaj gazet'
Por amo al ni restu momentet'
[Strofo 6]
Pasis jam noktomez'
Ankoraŭ suno ne ekbrulis
Ĉar ja antaŭ distribuo
De la lakto kaj gazet'
Por amo al ni restu momentet'