[Teksto de "Maja nokto" ft. Inspiro]
[Strofo 1]
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val'
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal'
[Strofo 2]
Trankvilo kaj silento
Mi sidas en ĝarden'
Al mi alblovas vento
Odoron de jasmen'
Odoron de jasmen'
[Strofo 3]
Ho, bela nokto maja
Ho, flora bonodor'
En mia kor' malgaja
Sopiro iras for
[Strofo 4]
Kaj sidas mi ravita
Per ĉarmo de printemp'
Por kor' elturmentita
Alvenis bela tent'
[Strofo 5]
Min jam plenigas fortoj
Kaj vivi volas mi
Mi povas venki l' sorton
Batali kontraŭ ĝi
Batali kontraŭ ĝi
[Instrumenta]
[Strofo 6]
Arĝenta luno brilas
Dormanta super val'
Kaj en ĝardeno trilas
Mallaŭte najtingal'
Mallaŭte najtingal'