Video de: Sur Stepo Moldava Lyrics Alexander Vertinsky » Lyrics Fox.MusicaDe.Win

Bienvenidos a Fox.MusicaDe.Win Disfruta del Video de: Sur Stepo Moldava 2025 Alexander Vertinsky » Lyrics y comparte musicas con los amigos, Musica Gratis 2025! Fox.MusicaDe.Win!.

Video de: Sur Stepo Moldava Lyrics Alexander Vertinsky » Lyrics

Alexander Vertinsky - Sur Stepo Moldava Lyrics



Sur stepo moldava Lyrics[Teksto de "Sur stepo moldava"]

[Strofo 1]
Kvazaŭ sonĝe trenadas la ĉaron
Spireganta grimpante ĉeval'
Kaj malĝoje rigardas kamparon
Ligna kruco ĉe rando de val'

[Rekantaĵo]
Kiam ventas sur stepo moldava
Dum resonas sub hufoj la ter'
Tiam plaĉas al koro cigana
Nur vagadi en plena liber'

[Strofo 2]
En la fajro la ligno ekknaras
Ĉirkaŭflugas hirundoj kun lert'
Kaj treniĝa kanzono jen klaras
Jen obtuzas ĉe korda koncert'

[Rekantaĵo]
Kiam ventas sur stepo moldava
Dum resonas sub hufoj la ter'
Tiam plaĉas al koro cigana
Nur vagadi en plena liber'

[Strofo 3]
Sonorilas preĝejo najbara
Kaj Dniestro ruladas sin plu
Rekoniĝas la tero amara
De Ruslando ĉe tiu ĉi flu'

[Strofo 4]
Kiam ŝajnas sonĝadi l' betuloj
Kaj la kampoj sin lasas al dorm'
Kiel mildas per larmaj okuloj
Ekrigardi al naskiĝa dom'

[Strofo 5]
Kiam ŝajnas sonĝadi l' betuloj
Kaj la kampoj sin lasas al dorm'
Kiel mildas per larmaj okuloj
Ekrigardi al naskiĝa dom'

Sur Stepo Moldava » Alexander Vertinsky Letras !!!